Titolbildo de la bunkrobildo-informfolio

Start | Die Agenda 21 | Der Standort | Die Künstler | Das alte Bild | Das neue Bild | Esperanto

Bunkrobildo en Emden'
Akvo en Emden' kaj en la mondo

Aktualigita: 06.07.2010

Ni kore salutas von je la oficiala retejo pri la bunkrobildo en Emden', projekto de la loka Agendo 21. La bunkrobildon vi trovas kontraŭflanke de la Johannes a Lasco-Biblioteko en Emden', Kirchstraße 22.

Dum la jaro 2009 la bunkrobildo estis renovigita kaj samtempe nova informilo estis farita, kiu estas havebla ekde 2010. La retpaĝoj estos renovigata en Aŭgusto 2010, ni petas iom da pacienco...

Pensi tutmonde - agi loke

La Agendo 21 kiel tutmonda agadprogramo por la 21a jarcento estis agnoskita en 1992 dum la konferenco de la unuiĝintaj nacioj por naturmedio kaj evoluo en Rio de Janejro. La stato de la tuttera naturmedio ekde tiam daŭre malpliboniĝis, la fendego inter malriĉeco kaj riĉeco pligrandiĝis, novaj problemkampoj kiel ŝango de la klimato kaj akvomalabundeco / inundoj estas perceptataj pli evidente.

La murpentrajo celas evoluigi la konscion por la akvoproblemeco en la mondo kaj progresigi la pretecon sinkonfronti kun la problemoj kaj doni proprajn kontribuojn por la solvo. Al la problemaro apartenas:

La plej bonaj bildoj el loka lerneja konkurso „Akvo en Emden' kaj la mondo“ estas pentritaj sur la maldekstra bunkromuro. Iliaj temoj estas: Endanĝeriĝo de la marĉo, akvomalpurigado per fabrikoj aŭ rubajo, danĝeroj per troa fiŝkaptado, ŝipirado kaj konsumo.

La Bunkrobildo - Koncizaj klarigoj en Esperanto

La domina figuro de la murpentrajo estas el la Majao-mitologio: Ketcalkvatl, serpentokorpo kun homa kapo. Ĝi estas adorata kiel pluvodio, ĉar per pluvo ĝi alportas akvon kaj tiel novan vivon. Ĝi kreis viron kaj virinon kaj instruis al ili artojn, metiojn kaj la protekton de la naturo. Tial ĝi estas ankaŭ adorata kiel protektodio de la naturo. La plej granda parto de dio Ketcalkvatl situas en la suba duono de la bildo, kiu reprezentas simbole la sudan teroparton, kie situas le plej multaj malmulte evoluiĝintaj landoj aŭ malriĉaj landoj - dezertigitaj per la ekspluato far la potenca nordo de la tero.

Simbolo por la bonstato de la industriaj nacioj estas la akvoriĉeco, videbla en la supera bildoparto. Supre maldekstre videblas la silueto de Emdeno: klare konkurencas la teĥniko de la hodiaŭa labormondo kun la historiaj konstruajoj de la urboaspekto. Dekstre supre montras la ventradoj, kiuj tipaj estas por la regiono Orientfrislando, eblecojn per regenereblaj energioj anstataŭigi kaj la elĉerpiĝanta fosilia energio kaj la atomenergiaj riskoj. Vidalvide de la dio Ketcalkvatl estas - tre simbolhava - la Ikaruso kiel grava figuro de la greka-okcidenta mitologio: Ikaruso faris genian inventon, kiam li konstruis flugilojn el plumoj kaj vakso por fuĝi antaŭ la reĝo Minoso de la greka insulo Kreto. Sed li supertaksis sian teĥnikon, tro alproksimiĝis al la suno, la vakso fluidiĝis kaj Ikaruso kraŝis ? averto pri nia hodiaŭa kredo je teĥniko.

La kluzo je la dekstra bildrando montras la tradicia regado de la akvo en Orientfrislando, sed ankaŭ homoj (maldekstre de ĝi), kiuj klopodas laŭsence de la Agendo 21, cedi la (akvo-) riĉecon de la nordo al la sudo de la tero: tra blua funelo en la bunkrotrabo fluetas tamen ankaŭ hodiaŭ, en la jaro 2009, nur rojo en la oazon, kvankam la industrilandoj 1992 en la Agendo 21 de Rio de Janejro ege pli multe da evoluadohelpo por la sudaj landoj promesis (Agendo 21, Ĉapitro 33.13).

En la suba bildoparto estas dezertaj pejzaĝoj pentritaj. Maldekstre oni vidas familion, kiu vivas rande de la forbruligitan praarbaron en Latin-Ameriko. Sur la ekspluatitajn grundojn ili ne plu havas vivterenon por si kaj sian brutaron; siaj kabanoj estas disfalitaj kaj de la brutaro restas nur ostaro.

Dekstre fuĝantogrupo en Afriko, kiu pro la kreskanta plivastigo de la dezertoj en la sudo de la tero migradas al oazo serĉante akvon.

Ambaŭ grupoj vivas en la espero, ke dio Ketcalkvatl povas donaci al ili per la pluvo akvon kaj vivon.

Kaj je bona fino: Kun la tri homoj en ruĝaj surtutoj la pentristoj mem integriĝis sin en la bildon, surmetis ja ĉiuj tri dum la laboro je la murbildo tiaj ruĝaj vestajoj.

La novaj elementoj el 2009

2009 oni renovigis la bunkrobildon kaj aldonis kelkajn elementojn. Nigraj smogonuboj nun memorigas nin pri la danĝeroj de la klimatoŝanĝo. Soldatoj simboligas la daŭre plialtiĝantan konfliktpotencialon je pli kaj pli malabundaj naturaj rimedoj, aparte akvo. Ankaŭ la danĝero pro naturkatastrofoj kreskas - simboligita per la tsunamo-ondo. La kisobuŝo memorigas, ke tio ĉio ne nur koncernas foraj landoj, sed multe rilatas al ni mem. Kion oni ĉi tie kaŭzas al la vivejo „Ems'“ (rivero) nur por traigi supergrandigitajn „AIDA“-krozadŝipojn je verdire tro malgranda rivero...?

Kontakto

Por ricevi pliajn informojn en Esperanto vi povas kontakti Sebastian KIRF plej bone retmesaĝe al sebastian(heliko)bunkerwandbild.de

Vidu ankaŭ: esperanto.kirf.tel

Teksto germane: Birgit Koschnick, Dieter Stolz 2006/2009
Traduko al Esperanto: Sebastian Kirf
Desajno: Sebastian Kirf
Fotoj: Karl-Heinz Krämer / EZ, Hinrich Wilken / EZ, Birgit Koschnick

Subtenata de la malsuprasaksia lotofondaĵo BingoLotto kaj la urbo Emden Logo Stadt Emden